Studio Simio

studio simio

esperantaj dublaĵoj


blogo .:. mia vivo .:. telegram
» patreon .:. paypal «




La kareejo

LA KAREEJO

Ghiblies 2, ギブリーズ 2
Parto el filmeto (9 minutoj), 2002


Kion manĝu por lunĉo? Kial ne la onidiran spican kareon?


DETALOJ

versio 1.0 (2024-01-23).
tute en esperanto.
mkv. 300 mb. 1080b. 9 minutoj.
kun subtekstoj en eo, ja kaj en:
.ass en la mkv, .srt en apartaj dosieroj.
kromaj filmetoj:
mp4. antaŭ-montraĵo, misdiraĵoj kaj alternativa sceno.

ĉi tio estas privata projekto:
pli da detaloj en mia vivotelegram.

Kanto de la Noktomezo

KANTO DE LA NOKTOMEZO

Yofukashi no uta, よふかしのうた
TV-serio en 13 partoj, 2022


Ko Jamori estas 14-jaraĝa kaj ne plu emas iri al la lernejo. Li ankaŭ ne plu povas dormi. Tial, li eliras el sia loĝejo unu noktomezon por sperti la noktan mondon. Li tiam renkontas Nazuna Nanakusa, kiu ofertas helpi lin ekdormi. Ŝi tamen havas kaŝpenson por ŝia helpo. Kialo, kiu por Ko povas esti alloga.


S01E01

Planita por la 1-an de marto, 2024.

Memoraĵoj

MEMORAĴOJ

Memories, メモリーズ
Filmo, 1995


Tri brilaj mallongaj rakontoj:

MAGNETA ROZO: La spacoŝipo Korona ricevas krizsignalon, kaj iras por savi la sendinton. Ene en tre malnova spacostacio, la fonto de la signalo, ili tuj komprenas ke io estas malnormala.

ODOREGA ARMILO: Nobuo desperate volas kuraci sian malvarmumon. Tial li provas novan pilolon kontraŭ febro de sia laborejo. Tamen, tiu pilolo fakte ne estas kontraŭ febro...

LA URBO DE LA KANONOJ: En stranga urbo, ĉiun tagon estas la sama misio: pafu al la malamiko per kanonoj.


DETALOJ

Dublita estontece

Super-Cubo

SUPER-CUBO

Super Cub, スーパーカブ
TV-serio en 12 partoj, 2021


Koguma ne havas gepatrojn. Nek monon, amikon aŭ celon por la estonteco. Ĉio ĉi ŝanĝiĝas kiam ŝi renkontas malmultekostan skoteron de la modelo Cubo.

De la genro vivera rakonto, ĉi tiu animeo estas sen multe da eventoj.


DETALOJ

Dublita estontece

AMV Infero

AMV INFERO

Amuzaĵo, muziko, 2022


AMV = Animea Muziko-Video. Ĉi tiu filmeto estas kreita de Studio Simio, per multaj mallongaj partoj de diversaj animeoj kaj esperantaj kantoj.


SPEKTI

En YouTube.